La Senco de Musa Vivo
- ダウンロード商品¥ 450

***ℕ𝕦𝕟 𝕜𝕦𝕟 𝕣𝕒𝕓𝕒𝕥𝕚𝕥𝕒 𝕡𝕣𝕖𝕫𝕠! 𝕆𝕣𝕚𝕘𝕚𝕟𝕖 𝟟𝟘𝟘 𝕛𝕖𝕟𝕠𝕛, 𝕤𝕖𝕕 𝕟𝕦𝕣 𝟜𝟝𝟘 𝕛𝕖𝕟𝕠𝕛 𝕕𝕦𝕞 𝕝𝕒 𝕡𝕣𝕠𝕞𝕠𝕔𝕚𝕒 𝕥𝕖𝕞𝕡𝕠!*** Kion vi farus, se vi subite vekiĝus kiel muso??😱 Alberto, serioza junulo, "preskaŭ plenkreskulo", koncentriĝas pri preparado de sia kariero kaj ne volas esti ĝenata pri bagatelaĵoj. Bestetoj en la ĝardeno estas ekster lia intereso kaj ŝajnas nur ĝeno. Tia Alberto iutage vekiĝas kaj trovas, ke li mem fariĝis muso! Ĉu la knabo gajnos ion el tiu sperto? Humura rakonto facile legeblas kiel fabelo, sed alportas ankaŭ seriozajn demandojn pri tio, kiel homo povas pace kunekzisti kun aliaj vivaĵoj. 🐭 Facila legaĵo por lingvaj kursoj 🐭 Humura rakonto 🐭 Ekologio 🐭 Legaĵo por plenkreskuloj kaj infanoj. ⓡⓔⓒⓔⓝⓩⓞ Jen la recenzo pri la libro de s-ro Roberto Poort, redaktoro de esperanta portalo Studio. ------- Kun granda plezuro mi finlegis ciferecan version de nova libro de Aleksandra Watanuki: "La senco de musa vivo". Jen kelkaj de miaj impresoj pri la rimarkinde interesa novelo: La senco de musa vivo estas belege ilustrita libreto, kiu taŭgas por ĉiuj aĝoj, agrable legebla en baza Esperanto. Malgraŭ sia lingva simpleco kaj multaj ilustraĵoj kun musoj, ĝi ne temas pri tipa infan-libro ankaŭ taŭga por junuloj kaj plenkreskuloj, sed inverse pri libro por plenkreskuloj ankaŭ legebla por junuloj kaj infanoj. Fakte temas pri ege serioza ekologia temo: ĝi asertas ke nia mondo estas multe pli ampleksa kaj detala ol ni povas imagi, do la rakonto proponas profundigi nian imag-eblecon! Planeda ekologio interkonektas ĉiujn estaĵojn, sed verŝajne relative malmultaj homoj pripensas rilaton inter homoj kaj musoj, tamen tio estas precize pri kio temas la kortuŝa novelo. Aleksandra Watanuki prenas nin en fantazian mondon, ne por fantazii pri musoj, sed por konscii pri ekologio. La aŭtorino je la fino de la libro proponas: "Anstataŭ demandi pri la vivosenco de aliaj, oni prefere pensu, kian signifon doni al sia propra vivo." La novelo al mi nepre havas tiun efekton, eĉ vivo-ŝanĝan efekton pri la necesa konscio pro la naturo kaj ekologio en nia komuna mondo.